Resumo |
![]() |
Ludtabulo |
Falangoŝakon oni ludas per 8x10a ludtabulo. Ambaŭ ludantoj havas 8 diskojn (hoplitoj) krom la tradiciajn ŝakpecojn. La komenca pozicio de ĉiuj pecoj videblas en la sekvanta bildo:
|
Celo |
La ludocelo de Falangoŝako ne egalas al tiu de tradicia Ŝakludo: ludanto venkas kaptante la kontraŭulan reĝon aŭ matŝakigante la kontraŭulon. |
Ludi |
Ĉiuj pecoj moviĝas same ol tiuj de tradicia Ŝakludo. Tamen, du ludreguloj estas forigitaj ĉe Falangoŝako: nek aroko nek survoja kapto ekzistas en tiu ĉi versio. Hoplitoj moviĝas vertikale aŭ diagonale sed ĉiam antaŭen kaj kaptas la kontraŭulan pecojn saltante super ili, same kiel ĉe Angla Damludo, t.e. nur diagonale kaj antaŭen. Hoplito rajtas kapti plurajn malamikajn pecojn ĉe la sama ludovico. Kiam hoplito atingas la lastan vicon ĝi iĝas Hoplitestro. Hoplitestro rajtas moviĝi vertikale aŭ diagonale (jen antaŭen jen malantaŭen) kaj kaptas diagonale, vertikale kaj horizontale laŭ la 8 direktoj saltante super la kontraŭulaj pecoj. Normala hoplito kaj Hoplitestro ne estas devigata kapti. T.e.: ili rajtas ne plu kapti iam ajn (eĉ se ili povas plu kapti) aŭ kapti neniun entute. |




