Resumo |
![]() |
Tabulo |
Linioj de Agado ludiĝas sur tabulo kun 8x8 kvadratoj. Estas du ludantoj: Blanko (helkolora) kaj Nigro (malhelkolora). Ambaŭ ludantoj havas po 12 pecojn. La komenca pozicio aspektas tiel:
|
Celo |
La celo estas kunigi ĉiujn viaj pecojn en unuopan grupon. Pecoj estas parto de unuopa grupo se estas ĉeno de samkoloraj pecoj ligitaj orte aŭ diagonale inter ĉiuj 2 pecoj en la grupo. |
Ludado | ||||||
Ludantoj movas pecojn alterne. Nigro komencas. Ludanto povas movi iun ajn el siaj pecoj orte aŭ diagonale precize tiom multajn ĉelojn, kiom estas pecoj (kaj propraj kaj kontraŭulaj) sur tiu linio, laŭ kiu la peco iras. Pecoj povas preterpasi samkolorajn pecojn, sed ne kontraŭulajn pecojn. Pecoj povas fini movon sur vaka ĉelo aŭ sur ĉelo okupata de kontraŭula peco. En tiu lasta kazo, la kontraŭula peco estas kaptita kaj forigita. Jen kelkaj ekzemploj de movoj:
|
Fino de la ludo | ||||||
La ludo finiĝas, kiam iu ludanto kunigas ĉiujn siajn pecojn. Notu, ke kaptado de kontraŭulaj pecoj povas helpi la kontraŭulon formi unuopan grupon! Jen kelkaj ekzemploj de finaj movoj:
|
Eksteraj Ligoj |
|




