Overview |
![]() |
Tabulo |
Linkage estas ludata sur 7x7-tabulo kun malhela centra kvadrato. Estas 24 pecoj, po 6 el 4 diversaj koloroj. Ĉiu peco estas dukvadrato kiu kovras precize du ĉelojn de la tabulo. La ludantoj kunuzas la samajn pecojn.
|
Celo |
Estas du ludantoj. Unu nomiĝas "Pli" kaj la alia nomiĝas "Malpli". La celoj estas malaj por la du ludantoj. "Malpli" gajnas finitan ludon se la nombro de grupoj de samkoloraj ĉeloj estas malpli ol 12. Alie "Pli" gajnas. "Grupo" konsistas el konektitaj (horizontale kaj vertikale, sed ne diagonale) ĉeloj kun la sama koloro. Jen ekzemplo de finita ludo: Estas 12 grupoj. Ludanto "Pli" gajnas. |
Ludado |
Komence la tabulo estas malplena. Ludantoj alternate metas po unu pecon ĉiumove sur du vakajn apudajn ĉelojn. "Pli" metas unue. Peco ne povas esti metita rekte apud la lasta peco metita de la kontraŭulo: La lasta peco estas flava. La sekva peco ne povas kovri iujn el la ĉeloj kun "x". Se la sola ebla movo de ludanto estas meti pecon apud la lasta peco metita de la kontraŭulo, tiam la ludanto pasas, kaj la kontraŭulo rajtas meti denove. Tiukaze, la kontraŭulo rajtas meti ien ajn, ĉar ne estas last-metita peco por eviti. La ludo finiĝas kiam neniuj pluaj pecoj meteblas sur la tabulon. |




