Introducción |
![]() |
Celo |
Celo de ŝakludo estas ataki la malamikan reĝon tiel, ke la kontraŭulo povos nek eviti tiun atakon nek ĝin bloki dum sia venonta ludovico. |
Pecoj | ||||||||||||||
Komence de la matĉho, la unua ludanto posedas 16 blankajn ludopecojn kaj la dua ludanto havas 16 nigrajn.
|
Ludtabulo |
Oni ludas ŝakludon sur kvadrata tabulo el 8x8 ĉeloj. Oni montras jene la ekan pozicion de la pecoj: |
Disvolvo | |
Ludantoj alternas siajn ludovicojn, komencante la ludantoj kiu regas la blankajn pecojn. Oni ne rajtas movi pecon en ĉelon okupitan de alia samkolora peco. Se peco moviĝas en ĉelon okupitan de malamika peco, tiun ĉi oni kaptu kaj forigu de sur la ludtabulo. Kapti devige ne estas, tio estas, ludanto ne devas kapti malamikan pecon kvankam gi povus tion fari. Si peco A povas kapti malamikan pecon B, oni diras, ke A atakas B'n aŭ ke B ricevas minacon. Oni diras, ke reĝo "ŝakas" se ĝi estas minacata de malamika peco (eĉ se la atakanta peco ial ne povas moviĝi). Ludanto neniam rajtas lasi sian reĝon ŝakigita ĉe la fino de sia vico. Eblas eliri el ŝaka situacio per diversaj manieroj:
Jen oni klarigas ĉiun pecomovon: Kuriero rajtas moviĝi iun ajn kvanton da ĉeloj malplenaj laŭ iu ajn diagonala direkto. Kuriero ne rajtas salti super aliaj pecoj. Turo rajtas moviĝi iun ajn kvanton da ĉeloj malplenaj laŭ horizontala aŭ vertikala direktoj. Turo ne rajtas salti super aliaj pecoj. Turo povas ankaŭ moviĝi dum la aroko. Reĝino aŭ damo rajtas moviĝi iun ajn kvanton da malplenaj ĉeloj jen horizontale, vertikale aŭ diagonale. Reĝino ne rajtas salti super aliaj pecoj. Ĉevalo rajtas moviĝi en la plej proksiman ĉelon troviĝantan sur la sama vico, kolumno aŭ diagonalo. Per aliaj vortoj: ĉevalo moviĝas unue du ĉelojn horizontale aŭ diagonale kaj poste unu pluan ĉelon ort-angule. Ĉevalo estas la nura peco kiu rajtas salti super aliaj pecoj. Peono rajtas agi diverse. Krome ĝi kaptas per maniero malsama al tiu de la aliaj pecoj: Peono rajtas moviĝi unu ĉelon antaŭen ĉe la sama vertikala kolumno se tiu ĉelo malplenas.
Reĝo rajtas ludi per la du jenaj manieroj:
|
Matĉofino |
Se ludanto ŝakigas la malamikan reĝon kaj la kontraŭulo ne povas tion eviti ĉe sia venonta movo, matĉo finiĝos kaj la ŝakiganta ludanto venkas.Tiu ĉi pozicio nomiĝas "mato". Kutime oni eldiras: "ŝak mat!" aŭ simple "mat!". Ĉe la sekvanta bildo la nigra reĝo ŝakas (minacata de la turo blanka) kaj Nigrulo eviti tiun situacion ne povas: Matĉo iĝos remiso se la reĝo de ludanto ne ŝakas kaj samtempe tiu ludanto ĉe sia ludovico ne povas laŭregule ion ajn movi. Oni nomas tion "pat-pozicio", "pato" aŭ "pata reĝo" . Ĉe la sekvanta bildo, la nigra reĝo ne ŝakas sed ne povas moviĝi, ĉar la du apudaj ĉeloj estas minacataj de la blanka turo: Alia remisa matĉo okazas kiam neniu el la ludantoj kapablas mat-ŝakigi la kontraŭulon, ekzemple, se ludanto posedas nur la reĝon kaj unu ĉevalon kaj la kontraŭulo havas nur sian reĝon. Iu ajn ludanto rajtas peti remison se iu el la jenaj kondiĉoj ekzistas:
|
Eksteraj Ligiloj |




