Resumo |
La Ludo pri Amazonoj (ofte nomata Amazonoj) estas tabulludo por du ludantoj elpensita en 1988 far Walter Zamkauskas (Argentino). |
Celo |
La celo de la Ludo pri Amazonoj estas ĉirkaŭi pli da teritorio ol la kontraŭulo uzante movon de propraj ludopecoj kaj pafante sagojn. |
Ludtabulo |
La Ludo pri Amazonoj ludeblas sur 10x10a ludtabulo. Estas du ludantoj: Blankulo kaj Nigrulo. Ĉiu ludanto havas kvar Amazonojn. La ekan pozicion de la Amazonoj oni povas vidi je la sekvanta bildo:
|
Ludo |
Ludantoj movas alterne, komencante tiu ludanto kiu posedas la blankajn Amazonojn. Ĉiu movo konsistas el du fazoj: movi unu el la Amazonoj de la ludanto kaj pafi sagon el la cel-ĉelo. Amazonoj moviĝas ĝuste kiel la ŝakluda Reĝino, t.e. iom ajn da ĉeloj horizontale, vertikale aŭ diagonale. Amazonoj ne saltas super aliaj Amazonoj (sendepende de ties koloro) kaj super sagoj kaj ne rajtas fini sian movon en ĉelo okupita de Amazonoj (sendepende de ties koloro) aŭ de sagoj. Post ol la Amazono moviĝis, ĝi pafas sagon el tiu ĉelo kie ĝi troviĝas. Oni povas pafi sagon horizontale, vertikale aŭ diagonale iom ajn distancon, sed ĝi ne rajtas trairi okupitajn ĉelojn (de Amazonoj el iu ajn koloro aŭ de surterigitaj sagoj) aŭ fini sian movon sur tiuj ĉeloj. Tiu ĉelo sur kiun sago surteriĝas iĝas do daŭre neatingebla. |
Ludofino |
Partio finiĝas kiam unu el la partoprenantoj ne povas laŭregule movi ĉe sia ludovico. La alia ludanto ĉi-kaze, venkas. Ne eblas remiso en la Ludo pri Amazonoj. |
Eksteraj aliroj |
|