Resumo |
![]() |
Ludtabulo |
Alternator'on oni ludas per 8x8 ŝaktabulo:
|
Celo |
La celo ĉe Alternator estas gajni pli da poentoj ol via kontraŭulo antaŭ ambaŭ ludantoj ĉesis ludi siajn ludovicojn.. Poentaro de ludanto estas la sumo de la dimensio de ĉiuj siaj arboj. |
Ludi | ||||||||||||
Estas du lundatoj en la matĉo: la unua ludanto posedas la nigrajn ĉelojn kaj la dua ludanto posedas la blankajn ĉelojn. Ludantoj ludas alterne, komencante tiu, kiu regas la nigrajn ĉelojn. Movo konsistas el du partoj. Unue, desegnu unu punkton sur unu ĉel-centron ankoraŭ ne enhavantan punkton. Due, desegnu rektan linion direkte al centro de apuda ĉelo ankoraŭ ne enhavanta punkton. La linio konektas du ĉelojn kiuj estas malsamkoloraj. Tiu ĉelo enhavanta la punkton nomiĝas "FOSO". La linio nomiĝas "TIGO". Tiu ĉelo enhavanta la lini-finon sen punkto nomiĝas la "RADIKO". La "FOSO" kaj la "TIGO" kunaj nomiĝas "ĈERIZUJO". Grava rimarko: Tiu, kiu regas la nigrajn ĉelojn rajtas surmeti "ĈERIZUJON" kun ties "FOSO" kaj en nigran kaj en blankan ĉelon. Tiel la ludanto povas regi la blankajn ĉelojn.
Kiam vi ludas, estas permesate desegni novan "FOSON" sur "RADIKON" de la sama "ĈERIZUJO" jam sur la ludtabulo: Dum la matĉo, "ĈERIZUJOJ" konektiĝos al aliaj "ĈERIZUJOJ" pere de siaj "TIGOJ". Konektita grupo el "ĈERIZUJOJ" nomiĝas "ARBO". Por ĉiu "ARBO" ekzistas ĝuste unu ĉelo kiu ne estas "FOSO" sed formanta "RADIKON" por almenaŭ unu "ĈERIZUJO" en tiu "ARBO". Tiu ĉelo nomiĝas la "ARBA RADIKO". Rimarku, ke unuopa "ĈERIZUJO" estas speciala kazo pri "ARBO". Eblas kununuigi du apartajn "ARBOJN" kies "RADIKOJ" okupas apudajn ĉelojn. Tion oni faras metante la "FOSON" de la nova "ĈERIZO" super la "RADIKO" de unu el tiuj "ARBOJ" kaj la "RADIKO" de tiu "ĈERIZUJO" sur la ĉelon enhavantan la "RADIKON" de la alia "ARBO": Se du "ARBOJ" estas kununuigeblaj, sed unu grandas pli ol la alia, tiu pli granda "ARBO" devas esti kontektita al tiu malpli granda "ARBO". Per aliaj vortoj, la "ĈERIZUJO" kiu kununuigas "ARBOJN" devas havi ties "FOSON" sur la "FOSO" de la granda "ARBO" kaj ties "RADIKO" sur la "RADIKO" de la pli malgranda "ARBO". La "RADIKO" de la rezultanta "ARBO" estos sur la ĉelo kiu enhavis la "RADIKON" de la pli malgranda ol la du originalaj "ARBOJ". Kiam du "ARBOJ" samdimensiaj kununuiĝas, ne gravas kiu "RADIKO" iĝas "RADIKO" de la rezultanta "ARBO". Jen kelkaj ekzemploj:
Ludanto ĉiam rajtas ne ludi dum sia ludovico. Matĉo finiĝos kiam ambaŭ ludantoj sinsekve decidas ne ludi. La ludanta poentaro estas la sumo de ĉiuj ties "ARBOJ" posedataj. Venkos tiu kiu pli poentas. |
Komi'o |
Por kompensi la malavantaĝon esti la unua ludanto, tiu kiu posedas la blankajn "ARBOJN" rajtas gajni kromajn poentojn, nomitaj KOMIOJ. La valuo de la Komioj estu interkonsentitaj de ambaŭ ludantoj antaŭ ol la ludado. La autoro sugestas valorigi Komion per 3.5 poentoj. Frakcio evitos eblan remison. |




