Matĉo komenciĝas per la ludtabulo malplena.
La komencanto surmetas unu blankan adaptulon kaj alian nigran sur iun ajn parton de la ludtabulo. Post tiu ĉi movo, la alia ludanto decidos ĉu ĝi volas ludi per la blankaj ludopecoj aŭ per la nigraj.
Forminte la ekan pozicion kaj elektinte la koloron de la pecoj, la Blankulo komencos la matĉon.
Ĉe sia ludovico, ludanto povas agi jene:
- Fakultative, ĝi rajtas movi unu el siaj adaptuloj. Adaptulo povas moviĝi tiom da ĉeloj kiom da krurojn ĝi posedas. (Komence, neniu adaptulo kapablas moviĝi, ĉar oni aldonis al ili neniun kruron). Adaptulo ne rajtas trairi ĉelon okupitan sed ĝi rajtas fini sian movon sur ĉelo okupita de malamika adaptulo. Ĉi-kaze, tiu adaptulo kiu pli da pinĉiloj posedas, restos sur la ludotabulo kaj la alia estos kaptita kaj forigita de la ludtabulo. La kaptinto sumos unu novan kaptinton al siaj totalaj kvantoj da kaptitoj. Se ambaŭ adaptuloj posedas saman kvanton da pinĉiloj, ambaŭ estos forigitaj de la ludtabulo kaj ambaŭ kaptintoj modifos sume siajn respektivajn ciferojn. Oni povas uzi denove la kaptitajn adaptulojn. Ĉe la jena bildo oni montras 2 ekzemplojn pri la fakultiva ebleco movi adaptulojn:
 |
|
 |
La blanka adaptulo (markita flave) posedas 3 krurojn kaj rajtas moviĝi sur iun ajn ĉelon markitan per blua punkto. Rimarku ke, tiu ĉi adaptulo ne rajtas moviĝi sur la ĉelon okupitan de la nigra adaptulo ĉar ĉi tiu posedas pli da pinĉiloj (du) ol tiu blanka adaptulo kiun ni intencas movi (nulo). |
|
La nigra adaptulo (markita ruĝe) posedas du krurojn kaj rajtas moviĝi sur iun ajn ĉelon markitan per blua punkto. Rimarku ke, ĝi povas moviĝi ankaŭ sur la ĉelon okupitan de la blanka adaptulo, tial ke tiu ĉi posedas malpli da pinĉiloj (nulo) ol la nigra (du). Vidu ankaŭ ke, la adaptulo elstarigita ne rajtas atingi la ĉelon D7 ĉar por fari tion, ĝi bezonas 3 krurojn, ĉar ĝi ne rajtas trairi la okupitan ĉelon D6. |
- Post la fakultativa movo de adaptulo, ludanto devas krei novan adaptulon aŭ aldoni unu kruron aŭ unu pinĉilon al adaptulo jam kuŝanta sur la ludtabulo. La ĵus kreita adaptulo devas esti surmetita sur iun ajn malplenan ĉelon apudan al samkolora adaptulo jam kuŝanta sur la ludtabulo. Ĉe la sekvanta bildo aperas ekzemplo pri tiu ĉi ebleco:

Oni povas krei novan nigran adaptulon sur iu ajn
ĉelo markita per blua punkto.
- La lasta ebleco estas forigi ĉiujn adaptulojn de la malamiko kiuj ne posedas sufiĉe da malplenaj ĉeloj ĉirkaŭ ili. Tio estas: oni forigos ludopecon de sur la ludtabulo se la kvanto da ĉeloj apudaj al ĝi estas malpli ol la ekstremaĵoj (kruroj + pinĉiloj) posedataj de tiu ludopeco. Ĉiuj adaptuloj kaptitaj per tiu ĉi ago estos kalkulitaj favore al la ludantoj kiu agis. Ĉe la jena bildo estas ekzemplo pri tiu ebleco:
 |
|
 |
Blankulo surmetas novan adaptulon sur D4 (markita flave). La nigra adaptulo situanta sur D5 posedas 4 ekstremaĵojn (2 krurojn kaj 2 pinĉilojn) sed ĝi nur 3 apudajn malplenajn apudajn spacojn: (C4, E5 y E6).
|
|
La nigra adaptulo situanta sur D5 estas forigita de sur la ludtabulo kaj la blanka kaptinta ludanto sumos tiun kapton al sia totala kalkulo de kaptitoj. |
|