Linio de Agado

Resumo
Linioj de Agado estas duhoma abstrakta strategia ludo aŭtorita de Claude Soucie.

Tabulo

Linioj de Agado ludiĝas sur tabulo kun 8x8 kvadratoj.  Estas du ludantoj: Blanko (helkolora) kaj Nigro (malhelkolora). Ambaŭ ludantoj havas po 12 pecojn.

La komenca pozicio aspektas tiel:

 

Celo

La celo estas kunigi ĉiujn viaj pecojn en unuopan grupon. Pecoj estas parto de unuopa grupo se estas ĉeno de samkoloraj pecoj ligitaj orte aŭ diagonale inter ĉiuj 2 pecoj en la grupo.

Ludado

Ludantoj movas pecojn alterne. Nigro komencas.

Ludanto povas movi iun ajn el siaj pecoj orte aŭ diagonale precize tiom multajn ĉelojn, kiom estas pecoj (kaj propraj kaj kontraŭulaj) sur tiu linio, laŭ kiu la peco iras.

Pecoj povas preterpasi samkolorajn pecojn, sed ne kontraŭulajn pecojn.

Pecoj povas fini movon sur vaka ĉelo aŭ sur ĉelo okupata de kontraŭula peco. En tiu lasta kazo, la kontraŭula peco estas kaptita kaj forigita.

Jen kelkaj ekzemploj de movoj:

Blanko povas movi la indikitan pecon precize 2 ĉelojn dekstren, ĉar estas precize 2 pecoj en tiu linio. Blanko povas movi la indikitan pecon supren-dekstren precize 3 ĉelojn, ĉar estas precize 3 pecoj en tiu linio (2 blankaj kaj 1 nigra). Notu, ke la blanka peco povas preterpasi alian blankan pecon. Nigro ne povas movi la indikitan pecon malsupren, ĉar estas 3 pecoj en tiu linio (2 nigraj kaj 1 blanka) sed ne eblas movi ĝin 3 ĉelojn pro la blokanta blanka peco, kiun ne eblas preterpasi.

 

Fino de la ludo

La ludo finiĝas, kiam iu ludanto kunigas ĉiujn siajn pecojn. Notu, ke kaptado de kontraŭulaj pecoj povas helpi la kontraŭulon formi unuopan grupon!

Jen kelkaj ekzemploj de finaj movoj:

Movante la indikitan pecon, Blanko kunigas ĉiujn siajn pecojn en unuopan grupon kaj gajnas. Jen ekzemplo de "sinmortiga" movo fare de Nigro. Kiam Nigro movas la indikitan pecon kaj kaptas blankan pecon, la rezulto estas ke ĉiuj restantaj blankaj pecoj estas en unuopa grupo, do Blanko gajnas. En ĉi tiu ekzemplo, la movo de Nigro samtempe kunigas ĉiujn nigrajn pecojn kaj kreas unuopan blankan grupon. Ĉi-kaze, la movanta ludanto (Nigro) gajnas.

Eksteraj Ligoj

[create new page] [copy this page] [edit this page] [translate this page] [view history]

© 2015. Created by Arty Sandler. Privacy Policy