Ketchup

Enkonduko
Ketchup estas duludanta abstrakta ludo sur sesangula tabulo. Ĝin aŭtoris Nicholas Bentley en 2010. 

Tabulo

Ketchup ludiĝas sur sesangula krado kun po kvin ĉeloj sur flanko. Pli grandaj tabuloj uzeblas por pli profunda ludo.

Celo

Tiu gajnas, kiu havas la plej grandan grupon de ŝtonoj kiam la ludo finiĝas. (Grupo de ŝtonoj estas aro de najbaraj ŝtonoj.)

Ludado

Komence la tabulo malplenas.

Estas du ludantoj: Ketchup (ruĝaj ŝtonoj) kaj Wasabi (verdaj ŝtonoj).

Dum la unua movo, Ketchup devas meti 1 ruĝan ŝtonon en iun ajn malplenan ĉelon. Tiam laŭvice la ludantoj metas 2 ŝtonojn de sia koloro en iujn ajn 2 malplenajn ĉelojn, ĝis iu kreas grupon kun 2 aŭ pli ŝtonoj de sia koloro.

Ekde tiam la ludantoj laŭvice metas 2 aŭ 3 ŝtonojn (en iujn ajn malplenajn ĉelojn) depende de kiu ludanto havas la plej grandan grupon de ŝtonoj sur la tabulo.

  • la ludanto kun la plej granda grupo de ŝtonoj sur la tabulo devas meti 2 ŝtonojn de sia koloro dum movo;
  • la ludanto sen la plej granda grupo de ŝtonoj sur la tabulo devas meti 3 ŝtonojn de sia koloro dum movo aŭ pasi. La ludanto ne povas meti siajn ŝtonojn tiel, ke je la fino de sia movo la plej granda grupo samgrandas al la plej granda grupo de la kontraŭulo.

La ludo finiĝas kiam ludanto ne povas movi, t.e. kiam la ludo plenas aŭ ne sufiĉas spaco por meti la necesan nombron de ŝtonoj.

Eksteraj ligoj

 


[create new page] [copy this page] [edit this page] [translate this page] [view history]

© 2015. Created by Arty Sandler. Privacy Policy